Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eks-direktoro de Mossad malakceptas la akuzon pri "ĉina minaco"
2021-06-10


Nur kelkajn tagojn post sia demisio kiel direktoro de la sekreta agentejo Mossad de Israelo Yossi Cohen kritikis la usonan politikon rilate al Ĉinio kaj aludis, ke ĝi estas tro malmola.


Kial tio gravas: En prelego lunde, la 7-an de junio, Cohen diris, ke li diskutis pri Ĉinio kun pluraj altrangaj usonaj oficialuloj, sed ĉiam finis la konversaciojn kun pli da demandoj ol respondoj.


"Se estas iu ĉi tie, kiu scias, kion Usono volas de Ĉinio, mi volonte aŭdos. Mi ne certas, ĉu ni plene komprenas, ĉu ekzistas kohera usona politiko pri Ĉinio," deklaris Cohen.


Cohen emfazis, ke Ĉinio estas amika lando al Israelo kun ampleksaj komercaj, sciencaj, esploraj kaj teknikaj rilatoj.


"Ni devas zorgi por ne trakti Ĉinion kiel defio. Ni ne volas krei konfrontiĝon kun ĉinoj, kiuj neniel konspiras kontraŭ ni," li aldonis.


Kial tio gravas: Cohen estis ĝis la pasinta semajno unu el la plej potencaj kaj influaj sekurecaj oficialuloj en Israelo. Oni konjektas, ke li intencas fariĝi politikisto en la estonteco.


En lastaj semajnoj kiel direktoro de Mossad, Cohen vizitis Vaŝingtonon por interparoli kun Bill Burns, direktoro de CIA, kaj aliaj altrangaj oficistoj, kaj li eĉ renkontis prezidenton Biden.


Fonrakonto: Sub la gvido de Donald Trump, Usono plurfoje premis Israelon por malvarmigi rilatojn kun Ĉinio kaj limigi ĉinajn investojn. La registaro de Biden ankaŭ rigardas Ĉinion kiel la ĉefan defion de Usono kadre de eksterlanda politiko.


Rimarkinda punkto: Cohen estas amiko de Mark Pompeo, eksa ŝtata sekretario de Usono. Pompeo estis en Israelo pasintsemajne por festi la emeritiĝon de Cohen.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Yahoo




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio