Xi Jinping inspektis gubernion Gangcha en Qinghai |
2021-06-09 |
La 8an de junio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitis la gubernion Gangcha de la Haibei-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco en sia inspektvojaĝo al la ĉina nordokcidenta provinco Qinghai. Xi estis informita pri la klopodoj por mediprotekto en la montaro Qilian kaj la lago Qinghai. Ĉe la lago li inspektis la atingojn faritajn en ampleksa traktado de ekologiaj problemoj kaj protekto de biodiverseco. Li ankaŭ vizitis vilaĝon de la urbeto Shaliuhe por informiĝi pri la vivoj de lokaj tibetanoj. (el ĈRI) Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |