Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UN lanĉis agadplanon "jardeko por ekosistema restarigo"
2021-06-08

La 4an de junio la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) António Guterres anoncis lanĉon de la agadplano "jardeko por ekosistema restarigo" por trakti la mediajn minacojn, nome biodiverseca perdo, klimata detruo kaj pliigita poluado.


Oni protestas kontraŭ klimat-ŝanĝo en Novjorko.


La agadplano estas iniciato por protekti kaj revivigi ekosistemojn en la mondo por tiele profiti la homaron kaj la naturon. Ĝi celas haltigi degradiĝon de ekosistemoj kaj ripari ilin por atingi tutmondajn celojn. Nur kun sanaj ekosistemoj, oni povas plibonigi la vivrimedojn de homoj, kontraŭagi klimat-ŝanĝon kaj ĉesigi kolapson de biodiverseco.


La iniciato daŭros de 2021 ĝis 2030. Tio ankaŭ estas la templimo por la Celoj pri Daŭripova Disvolviĝo kaj la lasta ŝanco identigita de sciencistoj por preventi katastrofan klimat-ŝanĝon.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio