Belega glaciaĵejo en Xinjiang |
2021-06-08 |
Glaciaĵo estas bonega elekto en varmega somero, kaj en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio glaciaĵo estas tre populara. En la urbo Yining, ni trovis glaciaĵejon kiu faras bongustegajn glaciaĵojn el fruktoj, lakto kaj nuksoj. La dekoracio de tiu glaciaĵejo estas aparte interesa, ĉar ĝi elegante miksas trajtojn de malsamaj lokaj etnoj, kiel ujguroj, rusoj kaj tataroj. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |