Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping inspektas ĉinan nordokcidentan provincon Qinghai
2021-06-08






La 7an de junio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, komencis inspektvojaĝon al la provinco Qinghai, nordokcidenta Ĉinio.


Tagmeze de tiu tago en Xining, ĉefurbo de la provinco Qinghai, Xi vizitis la kompanion produktantan tapiŝojn kaj informiĝis, kiel la kompanio ekspluatas avantaĝojn de lokaj resursoj kaj uzas novajn dezajn-konceptojn por akceli konkurencivon de produktoj, krei laborpostenojn kaj pliigi enspezojn de lokanoj.


Xi ankaŭ vizitis loĝkomunumon en Xining kaj sciiĝis pri klopodoj por fortigi kompartian konstruadon, plibonigi baznivelan administradon kaj progresigi etnan unuiĝon.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio