Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi-moskeo en Yining, Xinjiang
2021-06-04

Konstruita antaŭ pli ol 270 jaroj laŭ ordono de la imperiestro Qianglong (1711-1799), kovrante la areon de 7 300 kvadrataj metroj, Shaanxi-moskeo kombinas la ĉinan tradician arkitekturon kun la islama dekoracio. Kun minareto, biblioteko, preĝhalo kaj aliaj strukturoj, la moskeo kapablas ricevi pli ol 2 000 preĝantojn samtempe. Ekde majo 2013, tiu moskeo estas nacinivele kultura heredaĵo, kiu antaŭ nelonge estis restaŭrita per monsubteno de la ĉina registaro.


La minareto de la moskeo


La preĝhalo


Turo de la moskeo, rigardata el la interno de la preĝhalo


La preĝhalo rigardata ĉeflanke


Ma Jirong de hui-etno estas la imamo de tiu moskeo jam de dek jaroj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio