Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉiutaga vivo en Xinjiang
2021-06-03

Kiel homoj vivas en Xinjiang? Raportisto de El Popola Ĉinio vizitis loĝkvartalon de la urbo Yining de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Tiuj fotoj montras, ke ĉiutaga vivo en Xinjiang ne malsamas ol tiu en aliaj lokoj de Ĉinio, kaj la popolo de Xinjiang havas aliron al la samaj servoj troveblaj en aliaj partoj de la lando, inkluzive de kunhavigaj bicikloj kaj retkomerco. La fotoj de pluraj domoj montras, ke ili estis renovigitaj antaŭ nelonge, kaj multaj homoj veturas per propra motorciklo aŭ aŭto.


Virino kolektas rubusojn el rubusujo. Tie estas multaj fruktarboj plantitaj en placoj aŭ ĉe trotuaroj, kaj homoj libere kolektas la fruktojn.


Infanoj ludas surstrate dum ekspedisto iras malrapide sur sia triciklo.


Homoj babilas ĉe la pordo de vendejo.


Infanoj ludas surstrate, maljunulino piediras kaj iu familio lavas sian aŭton.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio