Alia ĉina vakcino ricevis urĝan aprobon de MOS |
2021-06-03 |
La 1an de junio la Monda Organizo pri Sano (MOS) aprobis CoronaVac, vakcino kontraŭ KOVIM-19 el la ĉina biofarmacia kompanio Sinovac, por la urĝa uzo. Ĝi estas la dua ĉina vakcino enlistigita de MOS por urĝa uzo, la alia estas disvolvita de la ĉina kompanio Sinopharm. Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS, diris en la gazetara konferenco tiutage, ke la vakcino el la kompanio Sinovac estas pruvite sekura, efika kaj bonkvalita, kaj ĝi jam estis enlistigita de MOS por la urĝa uzo. Krome, pro ĝia facila konservado, la vakcino estas taŭga por rimedmalriĉaj lokoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |