Ĉina "artefarita suno" kreis novan rekordon |
2021-06-03 |
La 28-an de majo, estis kreita nova monda rekordo pri eksperimenta superkonduktanta tokamak-o, maŝino kiun oni kromnomas "artefarita suno", far de Hefei-a Instituto pri Plasma Fiziko de Ĉina Akademio pri Sciencoj. Ĝi realigis plasman temperaturon je 120 milionoj da celsiaj gradoj en 101 sekundoj kaj tiun je 160 milionoj da celsiaj gradoj en 20 sekundoj. Laŭ esploristoj, la nova rekordo pruvis realigeblecon de energio el la nuklea fuzio. Tio ankaŭ fariĝis fizika kaj inĝenieria bazo por amasapliko. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |