Brazilo publikigis rezulton de vakcinado per ĉina vakcino |
2021-06-03 |
La 31-an de majo en la Instituto Butantan la registaro de la brazila ŝtato San-Paŭlio okazigis gazetaran konferencon por publikigi la rezulton de vakcinado en la urbo Serrana per kontraǔkoronvirusaj vakcinoj produktitaj de la ĉina kompanio Sinovac. La rezulto montras, ke kompare kun la datumoj komence de la vakcinado, post amasvakcinado en la urbo novaj simptomhavaj infektitoj malmultiĝis je 80%, la nombro de tiuj kazoj, kiuj postulas enhospitaliĝon, malaltiĝis je 86% kaj novaj mortoj pro KOVIM-19 malmultiĝis je 95%. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |