Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Elefantoj migras kaj alproksimiĝas al dense loĝata urbo
2021-06-02



Laŭ la Yunnan-a Buroo de Forsto kaj Herbo, ĝis la 31-a de majo 15 aziaj elefantoj vojaĝis norden al la urbo Yuxi, je 20 kilometroj for de la limo de la distrikto Jinning de la urbo Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio.


Ekde pasintjara decembro, la elefanta grupo migris norden. Ĝis la 30a de majo ili estis pli ol 400 kilometrojn for de sia origina loĝejo en Xishuangbanna.


Estas multaj disputoj pri ilia moviĝo. Unu el la eblecoj estas, ke la gvid-elefanto estas tro juna. Pro sensperto, ŝi perdis la vojon. La maljunaj elefantoj en la grupo jam revenis al sia origina loĝejo.


Aziaj elefantoj ĉefe loĝas en tropikaj regionoj de Yunnan, ekzemple la urbo Pu'er kaj Xishuangbanna, kaj malofte vojaĝas longe al nordo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio