Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MOS: mutaciaj virusoj devas esti nomataj per grekaj literoj por eviti stigmatizon
2021-06-01

La Monda Organizo pri Sano(MOS) anoncis la 31-an de majo, ke la nomoj de la novkoronvirusaj mutacioj malkovritaj en Britio, Barato kaj aliaj landoj devas esti nomataj per grekaj literoj, ĉefe por eviti stigmatizon al rilataj landoj.


Maria Van Kerkhove, teknik-direktoro de la projekto pri san-krizo de MOS, skribis en Tvitero: "Neniu lando devas esti kulpigita pro testado kaj raportado de mutaciaj virusoj." Ŝi ankaŭ alvokis fortan superrigardon kontraŭ mutaciaj virusoj kaj interŝanĝojn de sciencaj datumoj por bridi propagiĝon de la mutaciaj virusoj.


Laŭ BBC, pli frue en majo, la barata registaro kritikis, ke MOS nomis la mutacian viruson B.1.617.2, kiu unue estis malkovrita en Barato en pasintjara oktobro, kiel "barata mutacia viruso". MOS diris, ke ili neniam faris tian nomadon.


Kerkhove aldonis: "Ĉi tiu greklitera nomenklaturo faciligos publikan diskuton, sed la originala scienca nomo de la mutacia viruso ne estos anstataŭigita."


Nomenklaturo de mutaciaj virusoj


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio