Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kien iras enrubigita trajno?
2021-05-31

Ĉambro transformita el enrubigita vagono. Fotis Liu Junxi, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


Salono transformita el enrubigita vagono. Fotis Liu Junxi, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


Kunvenejo transformita el enrubigita vagono. Fotis Liu Junxi, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


Ene de unu horo, enrubigita vagono povas esti malmuntita per roboto kaj transformita en agrikulturajn maŝinojn, aparatojn kaj aliajn produktojn. La 26-an de majo oficiale ekfunkciis la cirkuligbazo de fervoja materialo en la urbo Ma'anshan de la provinco Anhui. Senutilaj fervojaj materialoj "renaskiĝos" ĉi tie.


La bazo povas ĉiujare malmunti 4 000 senutilajn lokomotivojn, pasaĝervagonojn kaj varvagonojn kaj trakti 125 000 tunojn da ŝtalaj reloj kaj 58 000 tunojn da rubmetaloj. Kiel altnivela intelekta fabrikindustria projekto por reciklado de fervojaj materialoj, la bazo havas aŭtomatajn produktoĉenojn por malmuntado kaj prilaborado. Ĝia jara produktokapablo povas atingi 210 000 tunojn.


La enrubigitaj materialoj eblas "transformi sin" en produktojn kiel akcesoraĵoj de agrikulturaj maŝinoj, inĝenieriaj maŝinoj kaj aparatoj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio