Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina kargokosmoŝipo sukcese kupliĝis kun modulo de kosmostacio
2021-05-31


Laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, la ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-2, portanta provizojn, ekipaĵojn kaj karburaĵon, sukcese kupliĝis kun la kerna modulo Tianhe de la kosmostacio la 30an de majo.


La Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo diris, ke je la 5a horo kaj 1 minuto frumatene laŭ la pekina tempo, Tianzhou-2 kaj Tianhe finis aranĝitajn rendevuon kaj kupliĝon. La tuta procezo daŭris ĉirkaŭ ok horojn.


La raketo Changzheng-7 Y3, portanta Tianzhou-2, pafiĝis de la Wenchang-a Kosmodromo sur la marbordo de la suda insula provinco Hainan je la 20a horo kaj 55 minutoj de la 29a de majo laŭ la pekina tempo.


Tianzhou-2, kombinita kun Tianhe, replenigos la karburaĵon de Tianhe. Ankaŭ provoj de ekipaĵoj por projekto de kosma aplikado estos laŭplane efektivigitaj.


Ĉinio lanĉis sian kernan modulon Tianhe de la kosmostacio la 29an de aprilo. La lando planas kontroli ŝlosilajn teknologiojn kaj la enorbitan konstruadon de la kosmostacio per multaj lanĉoj ene de du jaroj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio