Akordiona Muzeo de Tacheng en Xinjiang, Ĉinio |
2021-05-31 |
Akordiono estas muzikilo tre ŝatata en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Xinjiang-anoj tiom ŝatas tiun muzikilon, ke en la regiono ekzistas du muzeoj pri ĝi. La Akordiona Muzeo de la urbo Tacheng estis fondita en 2015, havas areon de 500 kvadrataj metroj kaj pli ol 900 akordionojn en sia kolekto. La eksponataj akordionoj venis el pluraj landoj, kiel Ĉinio, Italio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio. Lokaj muzikistoj klarigas pri malsamspecaj akordionoj kaj ilin ludas por la publiko. Famaj ĉinaj akordionistoj estas omaĝataj en la muzeo La plej granda akordiono en la mondo Bandonio, la tradicia akordiono de Argentino La tradicia ĉina muzikilo sheng-o estas konsiderata praversio de moderna akordiono Raportita de Rafael Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |