La Internacia Granda Bazaro de Urumĉio |
2021-05-31 |
La Internacia Granda Bazaro estas unu el la ĉefaj vidindejoj de Urumĉio, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Tie oni vendas lokajn produktojn, kiel manartaĵoj, muzikiloj, freŝaj kaj sekigitaj fruktoj, vestaĵoj, tapiŝoj, ktp.. Sed la loko ne estas bona nur por aĉetumado, ĝi estas ja altnivela turismejo kie oni povas koni kaj sperti lokan kulturon. La loko estas aparte bela dum somero, kaj en ĝia centro troviĝas podio kie oni povas spekti lokajn dancojn. Fruktovendejo en la Internacia Granda Bazaro La infano ludas sub skulptaĵo Etnaj ĉapeloj kaj vestaĵoj de Xinjiang Tradiciaj manartaĵoj de Xinjiang Homoj dancas sur la centra podio de la bazaro Vizitantoj kunfotiĝas en la Internacia Granda Bazaro Raportita de Rafael Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |