Aŭtomata liver-veturilo aperas en Pekino |
2021-05-27 |
La 25-an de majo en la 8-a Internacia Jarkonferenco de Intelekta kaj Retkonekta Veturilo, la unuaj entreprenoj de aŭtomata liver-veturilo ricevis licencplatojn, kaj tiuj veturiloj havas la rajton kuri survoje. Tiuj entreprenoj estas JD, Meituan kaj Neolix. La veturiloj povas kuri sur vojoj ene de la Pekina Ekonomi-teknologi-disvolva Regiono, kiu kovras ĉirkaŭ 60 kvadratajn kilometrojn. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |