Guizhou: roboto "mane" preparas kafon |
2021-05-27 |
La 26-an de majo inaǔguriĝis la Ĉina Internacia Ekspozicio de Granddatuma Industrio en Guiyang, ĉefurbo de Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio. En ĝi prezentiĝis roboto kiu kapablas "mane" prepari kafon. La roboto, nomata kaf-majstro, altiris la atenton de multaj partoprenantoj kaj vizitantoj de la ekspozicio. La roboto havas dikan korpon kaj lertajn brakojn. La eksponanto de tiu roboto informis, ke la roboto estis vidkapable trejnita por miliono da fojoj kaj brakmove testita por 30 mil horoj. Ĝi povas precize kopii la movojn de homo dum preparado de kafo kaj certigi la kvaliton de ĉiu taso da kafo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |