Hu Yuzhi kaj Esperanto-movado |
2021-05-27 |
Hu Yuzhi (1896-1986, Esperante Hujucz), fama ĉina socia aktivulo kaj klerulo kun elstaraj atingoj en multaj kampoj, estis direktoro de la Administracio pri Gazetaro kaj Eldono de Ĉinio kaj fondinto de Esperanto-movado en Ĉinio. Li diris en la kunveno memore al la 120-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof en 1979: "Ĉinio devas vaste kaj grade antaŭenigi Esperanto-movadon. Ĉinaj esperantistoj devas kontribui por la monda paco kaj por ke Esperanto fariĝu la ĝenerale uzita internacia lingvo." Dank' al liaj klopodoj la Ĉina Esperanto-Ligo estis fondita en 1951. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |