Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pli ol 500 milionoj da dozoj da vakcinoj estis inokulitaj en Ĉinio
2021-05-26


Laŭ la plej novaj donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio posttagmeze de la 24a de majo, ĝis la 23a de majo, 510.858 milionoj da dozoj da vakcinoj kontraŭ koronviruso estis inokulitaj tutlande. Post novaj kazoj konfirmitaj en la provincoj Anhui kaj Liaoning, evidente akceliĝis vakcinado en Ĉinio. En la ok tagoj antaŭ la 19a de majo, Ĉinio plenumis 100 milionojn da dozoj da vakcinado. Post tio, la ĉiutaga vakcinado kalkuliĝis al pli ol 10 milionoj da dozoj. Pro tio la totala vakcinado trarompis 500 milionojn da dozoj.


La 24an de majo Jiang Qingwu, epidemiologo kaj profesoro el la Kolegio de Publika Sano sub Fudan-Universitato, diris en intervjuo, ke laŭ la nuna rapideco, ĝis la fino de la kuranta jaro aŭ la komenco de la venonta jaro Ĉinio havos bazon kaj kapablon plenumi la celon starigi imunecon por plej multe da homoj.



Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio