Ĉinio lanĉis projekton pri oksigen-stacio por helpi Nepalon |
2021-05-25 |
La 23-an de majo la Ĉina Fonduso de Malriĉec-redukto lanĉis en Katmanduo, ĉefurbo de Nepalo, projekton starigi komunumajn oksigen-staciojn por helpi la landon batali kontraŭ la pandemio. Laŭ raporto, la fonduso planas, kunlabore kun lokaj registaroj, liveri medicinajn ekipaĵojn al pli ol dek komunumoj, kie estas severe influitaj de la pandemio. Nuntempe du komunumoj en Katmanduo jam ricevis oksigen-botelojn kaj aliajn kontraŭ-epidemiajn materialojn. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |