Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Membroj de ĈEL kaj PEA vizitis Muzeon de Lu Xun
2021-05-24

Por festi la centjaran jubileon de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) kune organizis siajn membrojn viziti la Muzeon de Lu Xun (en Esperanto: Lusin) la 21-an de majo. En la muzeo esperantistoj vidis historiajn materialojn pri li kaj Esperanto kaj pli profunde konis la grandan verkiston.


Esperantistoj de ĈEL kaj PEA (Fotita de Li Yuwei)


Lu Xun (1881-1936), konata ĉina verkisto kaj fondinto de la moderna ĉina literaturo, antaŭenigis Esperanton nelonge post enkonduko de la lingvo al Ĉinio kaj subtenis ĝin per praktikaj agadoj dum sia vivo.


Kunfotiĝo de Lu Xun (la tria de maldekstre), Eroŝenko (la kvina de maldekstre) kaj aliaj (Fotita de Han Xin)


Kiam Lu Xun instruis en la Pekina Universitato, li tuŝis Esperanton sub la influo de Cai Yuanpei (1868-1940), tiama prezidanto de la universitato. La universitato havis E-kursojn ekde 1917 kaj en 1922 dungis, proponite de Lu Xun, faman Esperanto-verkiston kaj poeton Vasilij Eroŝenko instrui la lingvon. En la 23-a de majo 1922 la Pekina Esperanto-Instituto estis fondita. Zhou Zuoren (1885-1967), plijuna frato de Lu Xun, estis elektita kiel ĝia prezidanto, kaj Lu Xun ĉeestis la malferman ceremonion. En 1923 Lu Xun ekinstruis la ĉinan literaturon en la Pekina Speciala Esperanto-lernejo kune starigita de Cai Yuanpei, Wu Zhihui (1865-1953) kaj Chen Shengshu (?-1968, en Esperanto: Sinso). La lernejo ĉesis en la 20-a de marto 1925.


Materialoj pri Esperanto en la muzeo (Fotita de Han Xin)


E-versio de novelo verkita de Lu Xun (la unua de dekstre), konservata en la muzeo (Fotita de Han Xin)


En la muzeo esperantistoj rigardis manskribaĵojn, fotojn, librojn de Lu Xun, precipe tiujn kiuj rilatas al Esperanto kaj al diskonigo de la lingvo. Oni diris, ke la vizito helpas ilin pli bone informiĝi pri la vivo de Lu Xun kaj kompreni la progreson de nova Ĉinio gvidata de KPĈ.


Redaktoro: Han Xin kaj Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio