Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
12-jara sketisto ŝtatnivela
2021-05-24


Yu Zhile, 12-jara lernanto de Xudong-a Mezlernejo en Nankino, estas ankaŭ sportisto de arta sketado.


Yu Zhile 6-jara (maldekstre) kaj 12-jara en ekzercado (dekstre)


Li eksketis en la aĝo de 6 jaroj. Altirite de sia sketema frato, Yu volis provi la sporton. Surprize, li montris la talenton de sketado kiam li unuafoje sin trovis sur la glacio. Kaj lia sketado vekis atenton de trejnisto.


Lia patro kuraĝigis lin. Se li povos plenumi 10 lecionojn de sketado, li ricevos paron da  glitŝuoj kiel donacon. Tiamaniere li komencis akcepti profesian trejnadon.



Li ofte havas konkursojn kaj trejnojn ekster sia hejmurbo, do li devas lerni en diversaj lokoj. Jen li havas interretan lecionon en aŭto.


En 2020 li vundiĝis kaj ĉesigis trejnadon por tri monatoj.


Li diris, ke sketado estas malfacila kaj peniga. Estas sennombraj faloj antaŭ unu sukcesa salto, tamen doloro kaj ĝeno tuj malaperas kiam li sketas.



Marte li pasigis ekzamenon kaj estos titolita kiel ŝtatnivele unuaklasa sportisto.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio