Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazigis kunvenon Zhejiang-a Esperanto-Asocio
2021-05-24


Matene de la 22-a de majo la Zhejiang-a Esperanto-Asocio okazigis kunvenon. En la kunveno partoprenis membroj 19 fizike kaj 9 virtuale. Ĝenerala sekretario de la asocio Zhu Baolong prezidis la kunvenon, kaj prezidanto de la asocio Wang Jianqi retrorigardis la atingojn akiritajn de la asocio dum la pasintaj 6 jaroj kaj prezentis 4 elstarajn samideanojn de la asocio pro vigla aktivado kaj sindediĉa kontribuo en Esperantujo. Vicprezidanto Chen Yuwang klarigis ŝanĝiĝon de la asocio por pli bone kaj pli efike servi ĝiajn membrojn. Post vigla diskuto naskiĝis la nova estraro de la asocio. Fine la nove elektitaj prezidanto Qiu Xirong kaj ĝenerala sekretario Yin Lingping parolis pri ĉefaj taskoj de la asocio en la estonteco. La kunveno finiĝis en amikeca etoso.


(Raportis Xu Jinming)

Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio