Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio promesis liveri novan helpon por tutmonda respondo al koronvirusa epidemio
2021-05-24


La 21an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis, ke Ĉinio prenos serion da novaj rimedoj por daŭrigi sian subtenon por la tutmonda respondo al la koronvirusa pandemio.


Xi en Pekino videe faris la parolon en la Tutmonda Pintkunveno pri Sano. Li diris, ke Ĉinio liveros aldonajn tri miliardojn da usonaj dolaroj en la internacia helpo dum la venontaj tri jaroj por subteni respondon al la koronvirusa epidemio kaj ekonomian kaj socian renormaliĝon en aliaj disvolviĝantaj landoj.


Xi diris, ke Ĉinio jam liveris 300 milionojn da dozo da vakcinoj al aliaj landoj, kaj ĝi liveros ankoraŭ pli da vakcinoj laŭ sia kapablo. Ĉinio subtenas siajn vakcinajn kompaniojn en transigo de teknologioj al aliaj disvolviĝantaj landoj kaj efektivigo de komuna produktado kun ili.


Li anoncis subtenon al rezigno pri rajtoj de intelekta proprieto super koronvirusaj vakcinoj kaj diris, ke Ĉinio subtenas ankaŭ la Mondan Organizon pri Komerco kaj aliajn internaciajn instituciojn fari fruan decidon pri ĉi tiu afero. Li aldonis, ke Ĉinio proponas starigi internacian forumon pri vakcina kunlaboro de vakcin-produktaj landoj, kompanioj kaj aliaj koncernatoj por esplori manierojn antaŭenigi justan kaj egalan distribuadon de vakcinoj tra la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio