Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Meksika prezidento pardonpetis pri Torreón-masakro
2021-05-21

Antaǔtagmeze de la 17-a de majo Andrés Manuel López Obrador, prezidento de Meksiko, kaj Zhu Qingqiao, ambasadoro de Ĉinio en la lando, ĉeestis al publika pardonpeto en Torreón, norda urbo de Meksiko. La prezidento en sia parolo pardonpetis Ĉinion kaj ĉinajn komunumojn en Meksiko pri Torreón-masakro okazinta en la 20-a jarcento. Li ankaǔ dankis Ĉinion pro la subteno en la malfacila tempo dum la pandemio.



Laǔ lokaj amaskomunikiloj, ekde la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento pli kaj pli multaj ĉinoj migris al Meksiko kaj tie laboris pri fervoja konstruado, minado kaj kultivado de kotono. En la periodo de la meksika revolucio en la komencaj jaroj de la 20-a jarcento okazis masakro kontraǔ ordinaraj homoj dum konkero al la urbo Torreón. Meze de majo 1911, en la urbo 303 ĉinoj estis mortigitaj, kaj granda nombro da loĝejoj, butikoj, restoracioj kaj bankoj de ĉinoj estis rabitaj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio