Interesa telfero en Anyuan-gubernio de Jiangxi |
2021-05-21 |
En 2020 Anyuan-gubernio de Jiangxi-provinco komencis konstrui novajn telferojn por vilaĝoj. La vilaĝoj havas malgrandajn robot-veturistojn, kiuj estas kontrolataj de komputilo, kaj ili estas aranĝitaj ĉe malaltaj kabloj. La telferoj ligas vilaĝojn de la gubernio per aǔtomata transport-reto por fari mediamikan kaj inteligentan servon al vilaĝanoj. Anyuan-gubernio disvolvigas interretan komercadon. Kamparanoj funkciigas retbutikojn kaj faras vivelsendojn por akiri enspezojn. En la gubernio ekzistas pli ol 20 milionoj da laborantoj rilataj al tio, kaj ĉiujare pli ol 25 000 tunoj da agrikulturaj produktoj estas forvenditaj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |