"Inteligenta gimnastikejo" en parko |
2021-05-21 |
Estas "inteligenta gimnastikejo" en la parko Nanhu en la urbo Changchun, provinco Jilin, Ĉinio, kovranta la areon de ĉirkaŭ 920 kvadrataj metroj. Ĉiuj ekipaĵoj tie estas senpage uzeblaj. Post kiam homoj skanas dudimensian kodon per sia poŝtelefono, ili povas fari mezurojn pri alteco, pezo kaj reaga tempo. Krome, oni povas elekti sian propran ekzerc-programon per la inteligenta sistemo. Fotis Zhang Yao Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |