Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina sondilo sendis al tera stacio fotojn de surmarsiĝo
2021-05-21

La 19an de majo du fotoj kaj du videaĵoj faritaj de la ĉina marsa sondilo Tianwen-1 dum kaj post la unua surmarsiĝo estis publikigitaj de la Ĉina Nacia Kosma Administracio.


La surmarsiĝilo portanta la ĉaron de la misio Tianwen-1 descendis sur la sudan parton de la ebenaĵo Utopio, vasta ebenaĵo sur la norda hemisfero de Marso, la 15an de majo.



La unua bildo, nigr-blanka foto, estis farita de obstakloevita fotilo instalita antaŭ la marsa ĉaro. La bildo montras, ke deklivo sur la surmarsiĝilo etendiĝis al la surfaco de la Marso. La tereno de la antaŭenira direkto de la ĉaro estas klare videbla en la bildo, kaj la horizonto de Marso montriĝas kurba pro la grandangula objektivo.



La dua bildo, kolora foto, estis farita de la navigada fotilo aldonita al la malantaŭo de la sondilo. La sunpaneloj kaj anteno de la ĉaro estas malfalditaj, kaj la ruĝa grundo kaj rokoj sur la marsa surfaco estas klare videblaj en la bildo.


La sondilo sendis al la tera stacio ankaŭ videaĵon faritan de kamerao sur la orbitilo, montrante, kiel la surmarsiĝilo kaj la ĉaro apartiĝis de la orbitilo dum descendo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio