Chen Yi kaj Esperanto-movado |
2021-05-20 |
Chen Yi (1901-1972), iama ĉina vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, diris en la 1-a Tutlanda Esperanta Laborkunsido en julio 1963: "Mi admiras Esperanton, kaj la laboro por disvolvi ĝin estas necesa. Kial Esperanto funkcias? Ĉar estas multaj homoj en la mondo, kiuj ŝatas ĉi tiun lingvon. Kiu parolas Esperanton, tiu estas samideano. Esperanto estas signifoplena kaj forigas rasajn kaj religiajn antaŭjuĝojn. Multaj esperantistoj en la mondo havas neklaran, sed bonkoran deziron. Ni devas disvolvi Esperanto-movadon kaj igi tiun deziron esti videbla kaj klara." Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |