Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo
2021-05-20


La Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas la Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj kaj politikaj damaĝoj ĉie.


En la Konstitucio de Unesko oni legas, ke "[...] reciproka nescio pri la moroj kaj vivoj de aliaj personoj estis ofta kaŭzo, tra la historio de la homaro, de suspekto kaj malfido inter popoloj de la mondo [...]". Fakte, la plejmulto de la konfliktoj ĉirkaŭ la mondo enhavas kulturan dimension. Pro tio, malferma interkultura dialogo necesas por paco, stabileco kaj evoluigo. La kultura diverseco estas gvida forto por evoluigo, ne nur ekonomia sed ankaŭ socia, intelekta, emocia, morala kaj spirita. Kulturo influas ankaŭ niajn rilatojn kun la natura medio. Pro tio, Unesko jam subskribis multajn konvenciojn, deklaraciojn kaj rekomendojn por antaŭenigo de kultura diverseco. Kelkaj disponeblas ankaŭ en Esperanto, kiel ekzemple la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.


UEA gratulas Uneskon pro la iniciatoj disvastigi kaj diskonigi la principojn de kultura diverseco en malfacila kaj defia epoko. Ankaŭ la Esperanto-movado klopodas fari la samon per Esperanto en multaj aranĝoj kaj iniciatoj tra la tutmonda reto. Aparte bonvena estas la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, kiu fariĝos temo de la 2ª Virtuala Kongreso de Esperanto, de la 17-a ĝis la 24-a de julio. La rezolucio de la Ĝeneralas Asembleo de UN pri la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido agnoskas, "ke paco kaj konfido necesigas akcepti malkonsentojn kaj kapabli aŭskulti, rekoni, respekti kaj estimi aliajn, kaj ankaŭ vivi pace kaj unuigite". Gravas tiurilate la scio pri la propra kaj aliaj kulturoj, la malfermiteco kaj la interkomunikado kaj dialogo.


Krome, ni atentigas pri la fakto, ke lingvo kaj kulturo estas intime interligitaj. Pro tiu kialo, ni invitas ĉiujn uzi Esperanton por internaciaj interŝanĝoj sen nacilingva diskriminacio. Tiel oni helpas la liberan fluon de ideoj pere de vortoj kaj bildoj, kaj starigas spacojn kie ĉiuj kulturoj povu esprimi sin kaj konigi sin. Al la Esperanto-movado gravas la libereco de esprimado, pluralismo en la amasmedioj, multlingvismo, kaj egaleca aliro al arto kaj al scienca kaj teknologia scio. Krom la jam notita agado de UEA kaj ties junulara kunlaboranto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, elstaras la eldonserio Oriento-Okcidento kun 62 publikigitaj verkoj en Esperanta traduko, la Esperantaj versioj de Global Voices kun pli ol 570 publikigitaj artikoloj, kaj la Esperanta Vikipedio kun pli ol 296 000 artikoloj.


(el UEA)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio