Unu dozo sufiĉas! Nova vakcino inokulata en Ŝanhajo |
2021-05-19 |
La 18-an de majo en Ŝanhajo oni inokulis vakcinon kiu postulas nur unu dozon. Fotis Liu Ying, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua. Lastatempe la vakcino kontraŭ KOVIM-19 kiu postulas nur unu dozon estis aplikita en multaj distriktoj de Ŝanhajo. Laŭ la centro por malsan-regado kaj preventado de Ŝanhajo, malsamaj specoj de vakcinoj postulas malsamajn nombrojn da dozoj pro iliaj diferencaj esplor-trajtoj kaj produktaj procezoj. Kompare kun la tri vakcinoj uzataj ĝis nun en Ŝanhajo, ĉi tiu nova vakcino el la kompanio Cansino uzas alian teknikon. Rezultoj de klinikaj provoj atestas, ke la vakcino estas sekura. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |