Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Nujiang okazas internacia forumo pri malriĉec-reduktado kaj moderna disvolviĝo
2021-05-17

Inter la 17-a kaj 19-a de majo en la subprovinco Nujiang de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, por kunhavigi ĉinajn solvojn pri malriĉec-reduktado kun aliaj landoj kaj prezenti la bildon de la moderna ĉina socio, la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la registaro de la provinco Yunnan, la Ĉina Asocio pri Publikaj Rilatoj kaj la Universitato Renmin de Ĉinio kune okazigas la internacian forumon pri malriĉec-reduktado kaj moderna disvolviĝo. La forumo estas aranĝita de la Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo, la Informa Oficejo de la registaro de la provinco Yunnan kaj la subprovinca registaro de Nujiang.


Kun la temo "antaŭenigi tutmondan malriĉec-reduktadon kaj akceli modernan disvolviĝon", la forumo starigis tri subtemojn: "interŝanĝi spertojn pri malriĉec-reduktado kaj profundigi komunan disvolviĝon", "plifirmigi atingojn pri reduktado de malriĉeco kaj antaŭenigi kamparan revigligon" kaj "antaŭenigi verdan reduktadon de malriĉeco kaj konstruadon de ekologia civilizacio". Koncernaj reprezentantoj de la centra registaro kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj fakuloj de universitatoj, pensfabrikoj, amaskomunikiloj, entreprenoj kaj sciencaj institutoj partoprenas en diskutoj kaj interŝanĝoj pri efektivigo de Celoj por Daŭripova Evoluigo en 2030.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio