Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Plej Supera Popola Juĝejo kaj hongkonga registaro subskribis leĝdokumenton pri bankroto
2021-05-17


La 14-an de majo okazis subskriba ceremonio por la Konferenca Resumo de Reciproka Agnosko kaj Asistado pri Bankrota Proceduro de Juĝejoj de Ĉeftero kaj Hongkonga Speciala Administra Regiono. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio ellaboris specialan juran dokumenton pri bankroto transregiona, kio estigis novajn konceptojn pri asistado kaze de transregiona bankroto. Tio starigis novan modelon por ambaǔ flankoj kadre de jura kunlaboro.


En la lastaj jaroj, precipe dum disvolvado de la Granda Golfa Areo kaj la modela zono de Shenzhen, la ĉeftero kaj Hongkongo pli kaj pli multe investas unu sur la alian, kaj firme kunfandiĝas la ekonomioj de ambaǔ flankoj, do pli kaj pli multiĝas kazoj de firmaoj, kiuj tenas posedaĵojn kaj ŝuldojn en la du flankoj. Sed pro la ekzisto de diferencoj inter la bankrotaj sistemoj de la du flankoj, la efiko de bankrota proceduro ne povas rekte tuŝi sian celon al la alia flanko, kaj ambaǔ flankoj spertas malfacilojn por trakti bankroton de firmaoj rilataj al la alia flanko.


Nuntempe profundiĝas la ekonomia tutmondiĝo, kaj translima bankrota asistado fariĝis grava ilo por juraj instancoj en internacia kaj interregiona niveloj. Plibonigi sistemon pri bankroto helpos realiĝon de justico kaj faciligos kunfandiĝon de Hongkongo kun la tuta disvolviĝo de la lando.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio