Semajno de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj en Guizhou |
2021-05-17 |
Komenciĝis en sabato, la 15-a de majo, la dua Semajno de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj en la gubernio Danzhai de la Qiandongnan-a Mjaŭ-a kaj Dong-a Aŭtonoma Gubernio de la sudokcident-ĉina provinco Guizhou. Heredantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj prezentas siajn metiojn, ekzemple batiko kaj papero. Forumoj kaj simpozioj pri antaŭenigo de kunligita disvolvo de turismo kaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj ankaŭ okazos dum la evento. Virinoj de la etno mjaŭ desegnas ŝablonojn sur peco de batiko nomata "mil birdoj", prezentanta milon da orkoloraj fazanoj. Pan Hongzhi, heredanto de la antikva tekniko pri paperfarado, ekzamenas pecon de la tradicia ĉina manfarita papero. Prezentado de heredantoj de korda leona danco, nacia nemateria kultura heredaĵo Jiang Wenying, heredanto de tekniko pri papertranĉado, kiu estas nemateria kultura heredaĵo de la etno mjaŭ-o. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Xinhua Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |