Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina sondilo sukcese surmarsiĝis
2021-05-17


La 15an de majo, surmarsiĝilo portanta la unuan marsan ĉaron de Ĉinio lante falis sur la ruĝan planedon. Estas la unua fojo, ke Ĉinio sendis sondilon sur alian planedon.


Tianwen-1, konsistanta el orbitilo, surmarsiĝilo kaj ĉaro, estis ĵetita de la Wenchang-a Kosmodromo en la sudĉina provinco Hainan la 23an de julio 2020. Tio estis la unua paŝo en la ĉina planeda esplorado de la suna sistemo, kun la celo fari orbitadon, surmarsiĝon kaj vagadon sur la ruĝa planedo en la sama misio.


La nomo Tianwen, signifanta demandojn al la ĉielo, venas de la poemo verkita de antikva ĉina poeto Qu Yuan (ĉirkaŭ 340 a.K.-278 a.K.). Ĉinio nomas sian unuan mars-ĉaron Zhurong, dio de fajro en la antikva ĉina mitologio, kiu eĥas kun la ĉina nomo de la ruĝa planedo: Huoxing (la planedo de fajro).


La kosmoveturilo eniris la marsan orbiton en februaro post vojaĝo de preskaŭ sep monatoj tra la spaco, kaj restis en orbito dum pli ol du monatoj por esplori eblajn surmarsiĝejojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio