Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Cai Yuanpei kaj Esperanto-movado
2021-05-13


Cai Yuanpei (1868-1940), fama ĉina edukisto kaj politika aktivulo, estas pioniro de Esperanto-movado en Ĉinio.


Komence de la 1920-aj jaroj, Cai, tiama prezidanto de la Pekina Universitato, malfermis en sia universitato Esperanto-kurson, al kiu aliĝis pli ol 200 lernantoj. Por plibonigi instruadon kaj studadon de Esperanto en la universitato, Cai ankaŭ starigis asocion pri Esperanto-studo kaj fariĝis ĝia prezidanto. Li dungis faman Esperanto-verkiston kaj poeton Vasilij Eroŝenko instrui la lingvon. Poste la nombro de Esperanto-lernantoj en la universitato superis 600. La 15-an de decembro 1922, pli ol 2 000 homoj partoprenis en la Esperanto-konferenco de la universitato! En 1923, Cai kaj aliaj famuloj de Respubliko de Ĉinio fondis Esperanto-lernejon, kaj Cai estis la ĉefo de la lernejo.


Cai kredas, ke Esperanto estas potenca ilo por antaŭenigi la mondan pacon.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio