Esperanto kaj enigmo-ŝako |
2021-05-13 |
La 26-an de aprilo okazis subskribado pri kunlaboro de Esperanto kaj enigmo-ŝako inter Esperanto-Asocio de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio kaj iu kompanio pri infana edukado en la urbo Hohhot. La ceremonion ĉeestis Siqinbaatar, prezidanto de Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio, kaj Bai Risheng, ĝenerala sekretario de la asocio, kaj aliaj 100 homoj. Siqinbaatar subtenis la projekton inter Esperanto kaj enigmo-ŝako. Bai Risheng parolis al la partoprenantoj pri la internaciaj avantaĝoj de Esperanto kaj la rolo de Esperanto en la civila diplomatio. Parolas Bai Risheng. png Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |