Lu Xun kaj Esperanto-movado |
2021-05-12 |
Lu Xun (1881-1936, esperante Lusin), konata ĉina verkisto kaj fondinto de la moderna ĉina literaturo, antaŭenigis Esperanton nelonge post enkonduko de la lingvo al Ĉinio kaj subtenis ĝin per praktikaj agadoj dum sia vivo. Li diris: "Mi kredas, ke mi subtenas Esperanton. Mi subtenas la lingvon jam de 20 jaroj. La kialoj estas tre simplaj: unue, ĝi povas kunigi ĉiujn homojn en la mondo -- precipe la subprematojn; due, ĝi estas favora por mia kariero, ĉar ĝi povas faciligi la literaturan interŝanĝon; trie, neniu esperantisto, kiun mi renkontas, estas hipokrita egoisto." Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |