Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈEL donacis Esperantan version de Ruĝdoma Sonĝo al Societo pri Cao Xueqin
2021-05-12


La 11-an de majo la Ĉina Esperanto-Ligo donacis la Esperantan version de la ĉina klasikaĵo Ruĝdoma Sonĝo al la Societo pri Cao Xueqin. La donaco plenigis la mankon ĉe la societo pri esperantigita versio, origine verkita de Cao Xueqin, kaj ricevis atestilon pri la donaco.



Kiam la donacitaj libroj atingis la societon, dokumentfilmistoj faris filmon en la societo. Tio signifas, ke la Esperanta versio aperos en la programo Cao Xueqin kaj Ruĝdoma Sonĝo en la 9-a kanalo de la Ĉina Centra Televidstacio.


La societo temas pri la granda verkisto Cao Xueqin kaj lia klasikaĵo Ruĝdoma Sonĝo, kaj posedas la lande plej grandan konservejon de antikvaĵoj kaj materialoj pri Cao Xueqin. Ĝi estas ankaǔ konata kiel la Kultura Centro de Cao Xueqin.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio