Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio havas kolegion pri karbona neŭtraligo
2021-05-12

La 9-an de majo la Nordokcidenta Universitato kaj la registaro de Yulin-urbo, Shaanxi-provinco, subskribis kontrakton pri kuna starigo de teknika kaj kreiva centro por karbona neŭtraligo, kaj tio signifas ankaŭ la starigon de kolegio pri karbona neŭtraligo sub la universitato. La kolegio estas la unua esplor-kolegio por trejni fakulojn en tiu kampo. 


La kolegio klopodos plenumi la celojn de Ĉinio "atingi pint-ellasadon de karbona dioksido en 2030" kaj "neŭtraligi ellasitan karbonon en 2060" per esplorado, aplikado kaj disvastigo de rilataj teknikoj. La teknikoj inkluzivas tiujn pri kaptado, utiligo kaj konservado de karbona dioksido, pri purigado de ellasaĵoj el fosiliaj energifontoj, kaj pri utiligo de cirkuleblaj energifontoj kaj de puraj energifontoj kaj tiel plu. Nun la kolegio ĉefe liveras edukadon por postdiplomiĝintoj kaj estontece ĝi liveros edukadon por diplomitoj pri bakalaŭreco.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio