Ekscita rezulto de brazila urbeto inokulita per ĉina vakcino |
2021-05-11 |
La usona amaskomunikilo Wall Street Journal raportis en la 7a de majo, ke Serrana, urbeto kun 45 000 loĝantoj en sudorienta Brazilo, faras eksperimenton ekde februaro: kiel eble plej multe doni senpagan vakcinadon per la ĉina vakcino Sinovac al lokanoj. La rezulto estas pli kaj pli klara: pandemio estas daŭre grava problemo en Brazilo, tamen en Serrana la nombro de infektitoj kaj mortintoj pro KOVIM-19 grandskale reduktiĝas kaj la vivo revenas al normalo. Oficialuloj de Serrana diris, ke inter 27 700 plenkreskuloj konformantaj al la kondiĉoj, 27 150 aŭ 98% el ili estis vakcinitaj.
Post eksplodo de la pandemio, senlaboreco en Serrana kreskis ĝis 25%. Loĝantoj esperas, ke la vakcino helpos revigligi la urbetan ekonomion kiel eble plej baldaŭ. Estas substrekinda fenomeno, ke la nombro da klientoj en urbetaj hoteloj kaj butikoj pliiĝas. Capitelli diris ankaŭ, ke pluraj teksaĵofabrikoj kaj aliaj kompanioj jam kontaktis la lokan registaron pri la eblo entrepreni en la urbo, ĉar la lokanoj estis vakcinitaj kaj pretas labori. Serrana situas en la ŝtato San-Paŭlo. Ĉiutage kvarono de ĝiaj loĝantoj iras al la najbara urbo Ribeirão Preto por labori, kaj tie ili facile infektiĝas. Pro tio oni elektis tiun urbeton por fari la eksperimenton. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |