Konfucea Templo de Tianjin |
2021-05-11 |
Ankaŭ konata kiel la Konfuce-Templa Muzeo, la Tianjin-a Konfucea Templo estis konstruita antaŭ pli ol 500 jaroj. Ĝia ĉefa konstruaĵo estas bela kaj grandioza. La ĉefaj haloj daŭre funkcias kiel templo, kie homoj esprimas respekton al Konfuceo kaj oferas al li incenson, florojn kaj fruktojn. Kelkaj flankaj konstruaĵoj estis transformitaj en muzeon, kiu rakontas pri la vivo, la verkoj kaj la influo de Konfuceo en la mondo. La Konfucea Templo estas la nura restanta "oficiala" konstruaĵo en Tianjin. Statuo de Konfuceo en la templo Drako skulptita sur la planko antaŭ jarcentoj Unu el la haloj de la Tianjin-a Konfucea Templo Drako skulptita sur la ŝtuparo, antaŭ la meza pordo de la ĉefa halo, kie troviĝas altaro por Konfuceo Bestostatuoj sur la flava tegmento de la ĉefa halo Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |