Inaǔguriĝis Ĉina Internacia Bicikl-foiro |
2021-05-07 |
La 5-an de majo inaǔguriĝis la 30-a Ĉina Internacia Bicikl-foiro en Ŝanhajo, Ĉinio. La kvartaga foiro estas organizita de la Ĉina Bicikla Asocio, kaj en ĝi partoprenis pli ol mil firmaoj kun 6 000 budoj. Respondeculo de la asocio diris, ke planoj por la tutjaraj produktoj de grandaj biciklaj firmaoj estas plene aranĝitaj, kaj iuj el ili jam ricevis venontjarajn mendilojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |