Malfermiĝis Luban-metiejo en Etiopio |
2021-05-06 |
La 28-an de aprilo en Etiopio kaj Ĉinio samtempe okazis videa ceremonio por malfermo de Luban-metiejo kunstarigita de la du landoj. Ambaǔ flankoj esperas, ke la metiejo ludos rolon por helpi Etiopion plifortigi trejnadon de teknikistoj kaj akceli kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko. Luban estas talenta metiisto kaj inventisto de Ĉinio antaǔ 2 500 jaroj, kaj li estas rigardata kiel praulo de ĉinaj metiistoj. Luban-metiejo en Tianjin de Ĉinio celas kunhavigi kun aliaj landoj spertojn de Ĉinio per instruado kaj trejnado. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |