Esperanto-renkontiĝo en Jiamusi |
2021-05-06 |
La 27-an de aprilo esperantistoj en la urbo Jiamusi de la provinco Heilongjiang de Ĉinio bonvenigis la malnovan amikon kaj esperantiston Wang Jinsheng. Ĉiuj interŝanĝis impresojn pri tio, ke Esperanto alportas al ĉiuj ŝanĝojn en vivo kaj laboro. Antaŭ 37 jaroj s-ro Wang Jinsheng eklernis Esperanton en Jiamusi, kaj per Esperanto li vojaĝis al Japanio. Nun li loĝas en la urbo Dalian de la provinco Liaoning en Ĉinio. En 1985 s-ro Wang Jinsheng akompanis Guo Yunfei, tiama urbestro de Jiamusi, akcepti la tiaman prezidanton de la Japana Esperanto-Asocio Umeda Yoshimi kaj akompanis Umeda viziti la tombon de Verda Majo kaj Liu Ren. Prezidanto de Heilongjiang-a Esperanto-Asocio Wang Qingjia (maldekstre) kaj Wang Jinsheng Raportis Liu Xiumei Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |