| Unua muzeo pri mara fiŝkaptado en Ĉinio |
| 2021-04-30 |
La 27-an de aprilo malfermiĝis en Xiangshan-urbeto de Ningbo-urbo muzeo pri mara fiŝkaptado, kaj ĝi estas la unua muzeo de Ĉinio kun tiu temo. La muzeo estas transformita de forlasita frid-fabriko konstruita en la 1970-aj jaroj. Nun la muzeo kapablas virtuale prezenti eksponaĵojn pri mara fiŝkaptado kaj la vivoj de fiŝistoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
|