Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
21-jara heredanto de mjaǔ-a batiko
2021-04-29

21-jara Wang Xinying loĝas en la gubernio Danzhai de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio, kaj estis nomita kiel heredanto de mjaǔ-a batiko en Danzhai kiam ŝi estis 19-jara. Ŝi ekkonis mjaǔ-an batikon kiam ŝi estis 6-jara.


Batiko de mjaǔ-etno estas popola manfaritaĵo transdonata de unu generacio al la sekva. Ĝi havas lokajn karakterizaĵojn kaj estis enlistigita kiel ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo.


En 2017, helpe de la registaro, Wang Xinying malfermis batikan spertbutikon kun sia familianoj en Wanda-urbeto, kie turistoj povas sperti faradon de mjaǔ-a batiko. Krome, Ŝi ankaŭ malfermis batikan laborejon pri farado, esplorado kaj vendado de mjaǔ-batikaj produktoj.


En aprilo Wang Xinying estis invitita partopreni en la Ŝanhaja Modsemajno. "La urbo estas tre bela kaj la konstruaĵoj estas tre altaj, sed mi pensas, ke mia hejmloko estas pli taŭga por mi. Nur mjaǔ-a batiko povas plu antaǔenigi min. Poste, mi enkondukos batikajn elementojn en mod-dezajnon, por ke pli multaj homoj konu kaj ŝatu batikon," diris Wang Xinying.


La 25-an de aprilo Wang Xinying prezentis sian batikan verkon. Fotis Ou Dongqu, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.



La 25-an de aprilo Wang Xinying instruis turistojn fari mjaǔ-an batikon. Fotis Ou Dongqu, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


La 25-an de aprilo Wang Xinying faris batikan verkon. Fotis Ou Dongqu, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio