Feliĉa vivo de iama servutulo en Tibeto |
2021-04-29 |
Lhapu vivas en la vilaĝo Lin'a de la gubernio Dagze en la urbo Lasao de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Naskita en 1938, Lhapu laboris kiel servutulo antaŭ la demokratia reformo en Tibeto en 1959, kiu abolis servutecon. "Kiel parto de la ilaro pri produktado, ni simple faris tion, kion la mastro ordonis nin fari, kaj ne rajtis eĉ paroli laŭte," rememoris Lhapu dum rakontado pri sia vivo en la malnovaj tempoj, aldonante, ke infanoj ne havis garantiitajn manĝaĵojn kaj vestojn. Post la demokratia reformo, grandaj ŝanĝoj okazis en la vivo de Lhapu. Li ricevis iom da grundo kaj konstruis novan domon. Nun li estas 83-jara kaj ĝuas feliĉan vivon kun siaj gefiloj kaj genepoj. Lhapu aŭskultas radion hejme la 25-an de aprilo Familianoj helpas Lhapu vesti tradician tibetan vestaĵon la 25-an de aprilo Lhapu (meze) pozas por grupfoto kun siaj familianoj la 25-an de aprilo Portreto de Lhapu, farita en la 16-a de aprilo Lhapu aŭskultas klarigon de sia filo pri sia medicin-asekura karto la 25-an de aprilo Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Xinhua Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |