Lanĉiĝis "ekstertera granda pando" |
2021-04-28 |
La 27-an de aprilo la ĉina satelito Hangsheng-1 estis sukcese lanĉita el la Taiyuan-a Satelit-lanĉa Centro kaj eniĝis en sian orbiton. Sur tiu ĉi inteligenta distanc-sondada satelito estas speciala "pasaĝero" -- "ekstertera granda pando". La granda pando, tridimensie printita modelo, estis fiksita ĉe la satelita fotilo. Estontece, dum restado en la orbito, la fotilo faros "kunfoton" de la fiksita "granda pando" ĉe malsamaj lokoj super la terglobo. Krom la celoj diskonigi la sciojn pri protekto al sovaĝaj bestoj kaj pri kosmoflugo, la "granda pando" fakte rilatas al reala laboro pri protekto al grandaj pandoj. Hangsheng-1 povas realtempe spuri kaj lokalizi sovaĝajn grandajn pandojn por pli bone koni iliajn kutimojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |